Podzemie pod vežami - živá expozícia pre verejnosť

Jaskyňa pre turistov


Medvedia štôlňa - staré banské dielo 
spristupnené pre verejnosť


miesto kde sa oplatí zastaviť.
Sprístupnená jaskyňa Zlá diera na území Prešovského okresu, pri obci Lipovce
Hudba podľa môjho gusta!
www.raftingadventure.sk

www.dobrodruh.sk

Już od 1989 r. firma Air-Sport  
dzięki swoim skrzydłom ułatwia adeptom latania poznanie piękna trzeciego wymiaru – powietrza
www.extreme-sports.lt
www.klubpratel.wz.cz
www.4d.sk
Jaskyniarsky klub Strážovské vrchy


Odporúcané stránky:
www.esperanto.sk
www.welzl.cz www.galeriaslovakia.sk
www.volny.cz/mongolia
www.vlasta.org
www.vanek.4d.sk



Inzercia

Ekspedicio SIBIR 2000
Ing. Ján Vajs 
[06.06.2006, 10047]

Speleologia klubo Nicolaus el la urbo Liptovský Mikuláš organizis dum la pasinta somero speleologian ekspedicion en Siberion.




En aŭgusto kaj septembro 2000 kvar membroj de la klubo – Peter HolĂşbek, Martin Hurtaj, Ján Vajs kaj Peter VanÄ›k vizitis tre interesajn lokojn de Siberio. Ĉefa celo de la akspedicio estis vizito de la plej longa rusa groto Botovskaja. La groto estis situata prosime 400 km norde de la urbo Irkutsk. La vojon la ekspedicianoj efektivigis per aŭtomobilo, ŝipo kaj piede. El la urbo Irkutsk ĝis la urbeto Kaĉug estis asfalta bonkvalita vojo. Sed ĝis la urbeto Ĵigalovo kondukis polvoplena vojo. Ĉi tie estis multe da kuloj kaj etaj muŝetoj kiuj ĉie pikis. Homoj devis uzi moskittukon. Post la pluva nokto frumatene la ekspedicianoj daŭrigis sian vojon per ŝipo Zarja. La rivero Lena estas larĝa kaj forta siberia rivero fluanta norde. Zarja kun vojaĝantoj ŝipveturis tra interesa naturo. Post 70 km Zaria albordiĝis ĉe la makdekstra riverbordo kaj la speleologoj kun bagaĵo elŝipiĝis. Al la speleologia bazo estas 7 km piede tra tajgo kaj la vojon oni devas trairi du foje. Bagaĵo estas tre peza.
El la ligna speleobazo la ekspedicianoj, krom kvar slovakaj ankaŭ kvar rusaj, iris al la enirejo de Botovskaja groto. Ĝi estas longa pli ol 51 km kaj ĝis hodiaŭ la grotistoj ne estis ĉe ĝia fino. Trairo tra la grotaj malaltaj koridoroj kun pezaj dorsosakoj estis tre komplika. En iu momento ili iris surgenue kaj en alia momento sur lokoj kun kotoj ili rampis. Sur la planko estis spuroj de ursoj. En tiu ĉi grotoj estas ursoj hejme. Post du horoj de suferplena paŝado kaj rampado ili estis en bivako. La termometro montris, ke la aero estas 3°C varma. Post kuiro kaj manĝado la ekspedicianoj ekskursis en najbarajn grotajn spacojn. Ili fotografis kaj mezuris temperaturon. Dormado en la groto estis tre interesa. La grotistoj dormis plenvestitaj en dormosakoj surplanke aŭ en hamakoj, specialaj pendigitaj retoj. Post longa dormado homo atendis sunon, sed en la groto reĝis mallumo. Subtera mateno estis dormema kaj homo malfacile akceptis humidan realecon. Ornamaĵo de la groto estis bela sed ne tiel riĉa, kolora kaj multforma kiel ornamaĵo de slovakaj grotoj. Du tagoj ili esploris la groton.
La dua celo de la ekspedicio estis montaro VostoÄŤnie Sajany (Orientaj Sajanoj) kun la plej alta montopinto Munku Sardyk kun alteco 3 400 m super la maro. Al la montaro ni veturis tra la valo Tunkin. La valo estas 200 km longa kaj kelkaj kilometroj larĝa teritorio sub montaro Tunkinskie goÄľci. Tra la valo fluas raba rivero Irkut. En Tunkin-valo vivas Buriatoj. La vilaĝoj estis puraj kaj koloraj. Homoj laboris sur kampoj kaj ĉie oni vidis multe da hejmbestoj, precipe bovoj. Supreniro al la Munku Sardyk estis riska grimpado tra profundaj kanjonoj kun minace muĝantaj riveretoj. Ofte ili uzas ŝnuregon por supervenki malhelpaĵon. Ĉe la arbolimo je la alteco 2 000 m ili konstruis bazan tendaron. Post malvarma nokto dum suna tago la ekspedicianoj supreniras al la montopinto. Post du horoj finiĝis herbejo kaj vojo kondukas inter ŝtonegoj, kiuj sinsekve alternigis neĝkovrilo kaj glaciaĵo. Krutaj glaciaj deklivoj estis kvalita rivalo. Kelkaj horoj ili supreniris sur montpasejo. Ĉi tie estis ŝtonoj kovritaj kun glita glaciaĵo kaj supreniro finiĝis en alteco 3 391 m, nur kelkaj metroj sub la montopinto. Riski signifas morti. Kiu helpos? Tiu cxi montaroj estas malplenaj de homoj kaj neniu povas helpi. Kun malgajeco ili revenis al baza tendaro. Dum nokto alvenis neĝoŝtormo. Tuta tero estis neĝkovrita. Descendo el la montaro estis malfacila. Post la malsukcesa suprenirado ili paŝadis tra tundro en regiono Okinski kaj supreniris al montopinto Pik Ĉerskij. En la urbo Irkutsk ili serĉis spurojn de slovaka poligloto Vladimir Krivoŝ-Nemaniĉ. Laŭ la literaturaj fontoj li estis ekzilito en Irkutsk en la jaroj 1916 – 1917 kaj laboris en preparkomitato por fondo de Irkutska universitato. Bedaŭrinde nek en arkivoj, nek en bibliotekoj ili serĉis nenion pri tiu interesa persono.
Post unu monato la ekspedicianoj foriris el Siberio. En aviadilo flugis ankaŭ multaj katolikaj funkciuloj kiuj konsekris preĝejon. Sub la aviadilo estis granda tero kun interesa naturo kaj homoj.

El Esperantisto Slovaka 1/2001